la 11-an de Marto 2010
11 Marto 2010, 22:16
Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj kelkaj eventoj en Rusio.
Vidu la grandan liston de Horowitz kaj la pintajn eventojn inter la cent, laŭ lia takso.
Horowitz bonas pri kolora prezento de informo. Iam li verkis koloran rakonton pri nuligilino, kiun mi poste tradukis, kun konservo de la koloroj, en la rusan.
Mi iam kompilu mian modestan listeton de la eventoj, kiujn ĉeestis mi, por ridindigi la publikon. Mi estis en unu UK, unu IJK kaj kelkaj loke gravaj eventoj… Rekompence mi ĉiam estis en la Reto, ĉiun tagon de ĝi :)
Похожие записи / Similaj noticoj:
- Ĉio bone pasis La aventuro, priskribita en la antaŭa enskribo, bonege pasis. Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la malfruvesperan urbon. En...
- Festivalo Okazis La Lingva Festivalo okazis. Venis ĉ. 100 partoprenantoj (neniu speciale kalkulis, homoj venadis kaj foriradis en la daŭro de la tago; ili postlasis 71...
11 Marto 2010, 18:46
11 Marto 2010, 15:33

Post kelkaj monatoj da laboro, fine ni povas prezenti la novan eldonon de la vortaro Vocabulari familiar català-esperanto, kies unua publikigo okazis en 2001.
La nuna eldono enhavas rimarkindajn ŝanĝojn: reviziado kaj plibonigado de ĉiuj tekstoj, restrukturo de la uzindikoj, ampleksigo de la nombro de kapvortoj (de 831 al 1.109) kaj kromsignifoj (de 205 al 338) kaj plibeligita aspekto de la paĝoj.
La vortaro estos baldaŭ aĉetebla tra UEA.
11 Marto 2010, 14:38
la homa raso —
sur Marso iam estis
printempa maro
11 Marto 2010, 9:06
la 10-an de Marto 2010
10 Marto 2010, 21:10

Hodiaŭ okazis la entombigo de Ino Kolbe. Ŝi mortis kun 95 jaroj la 16-an de februaro 2010 en Leipzig. Laŭ mia scio ŝi estis la plej aĝa denaska esperantisto. Krom tiu senmerita kuriozaĵo mi opinias ŝin interesa persono, ĉar ŝi aktive partoprenis la Esperanto-movadon kaj laboris per vigla cerbo ĝis plenumiĝo de sia vivo.
Ino naskiĝis la 28-an de februaro 1914 kiel filino de Frida kaj Reinhold Voigt. La gepatroj estis fervoraj esperantistoj kaj parolis hejme nur Esperanton. La germanan lernis Ino kaj ŝia pli juna frato Holdo nur sur la strato, dum ludado kun aliaj infanoj. Unu el la fruaj rememoroj de Ino temis pri sperto de lingva diferenco: “Foje mi revenis hejmen tute ekscitita, ĉar la aliaj asertis, ke mia turbo estas Kreisel.”
La familio Voigt estis ne nur fervoraj esperantistoj, sed ankaŭ gravaj pioniroj de la laborista Esperanto-movado. Nuntempe tiu laborista movado fariĝis malgrava; tial nia historia konscio ofte estas katenita al la historio de UEA kaj de aliaj “burĝaj” neŭtralaj Esperanto-organizoj. Tamen, precipe en Germanio ĝis 1933 la laborista, neneŭtrala Esperanto-movado estis pli aktiva kaj pli multmembra ol la neŭtrala. Ino vivis fakte en centro de la laborista Esperanto-movado, ĉar en Leipzig eldonis kelkaj laboristaj asocioj, ekzemple SAT. Eŭgeno Lanti kaj multaj nun malpli konataj aktivuloj sidis ĉe la hejma tablo de la familio Voigt. Ino mem verkis detalan germanlingvan historion pri la regiona laborista Esperanto-movado: Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Ŝi verkis ankaŭ membiografion en la germana: Mein Leben mit und für Esperanto (Mia vivo per kaj por Esperanto).
Por Esperanto Ino laboris ofte per gravaj, tamen apenaŭ rimarkataj helpoj: ŝi korektis librojn, verkis indeksojn, serĉis faktojn ktp. Profesie ŝi laboris en diversaj lepsikaj eldonejoj, ekzemple en F. A. Brockhaus. Ŝi faris do honorofice la saman por Esperanto, kion ŝi faris pagite en la laborejo. Per la helpo de Ino eldoniĝis ekzemple la Esperanto-vortaroj de Erich-Dieter Krause, lernolibroj de Till Dahlenburg kaj interlingvistikaj libroj de Detlev Blanke kaj Sabine Fiedler.
Partoprenis la entombigon la granda familio de Ino kaj multaj esperantistoj, ne nur el Leipzig. Ĉe la tombo Detlev Blanke esprimis plej trafe la etoson: “Ino, dankon ke vi vivis!”
Filed under:
Esperanto Tagged:
Ino Kolbe
10 Marto 2010, 14:36
Ja ververe vintras en Japanio. La maksimuma temperaturo estis 3,4 gradoj en mia regiono. Neĝo falis dense kun ventego. Montetoj ekportas neĝmantelon. Treege malofta okazaĵo en meza marto de mia regiono.
10 Marto 2010, 13:13
Hodiaŭ mi ricevis ekzempleron de iu ĵurnalo Femina. Iu verŝajne sendis ĝin al mi ĉar ĝi enhavas artikolon pri mi - aŭ, pli vere, pri mia blogo.
Iom amuzis min la enhavo de la artikolo. La verkant(in)o skribas pri mi, pri mia vivo, pri mia lingvokapablo ne konante min, sed devinante el miaj blogeroj kia/kiu mi devas esti. Amuzege. Ekzemple, tiu sugestas ke mi loĝas sola en la domo de miaj gepatroj kun miaj orfiŝoj. Nu, tion oni povus supozi el kelkaj blogpecetoj. Se malprave. Se mi decidas ne blogi pri ĉiuj aspektoj de mia persona vivo, tiu estas ĉar neniel koncernas la tutan mondon :)
Alia komento "Vi serĉus vane interesajn artikolojn pri politiko". Haha! Feliĉe! Mi laboras dum la tuta tago rilate al politiko. Mi certe ne intencas blogi ĉiutage pri politiko ankaŭ! Jes, la aŭtor(in)o pravas - vi vane serĉos artikolojn pri politiko ĉe mia blogo. Ankaŭ ŝi/li pravas ke vi ne tie trovos modelan lingvouzon. Vi trovos ankaŭ tajperarojn, mankantajn supersignojn pro malbona tajpado, mankantajn akuzativojn sendube (denaskaj parolantoj lernas la lingvajn erarojn de la Esperanto komunumo kiu ĉirkaŭas lin/ŝin).
Kaj kio pri la aserto ke mi laboras kiel tradukisto, ne profesie, sed en/el mian denaskan lingvon. Stulte. Mi fakte ja laboras kiel profesia tradukisto, kun ĉiuj necesaj diplomoj, sed el la franca en la anglan. Oni eĉ pagas min por tio!
La plej amuza afero, laŭ mi, estas ke ĉe la fino de la gazeto estas listo da 'kunlaborantoj', kaj en tiu listo troviĝas mia nomo :) Nu, jes, miaj blogaĵoj estas kompreneble libere legeblaj en la reto. Sed ĉu mi kunlaboris kun iu de tiu gazeto? Ne laŭ mia scio! (Mi eĉ opinias ke estintus iom ĝentile informi min ke oni verkis tiun artikolon, sed ĝentileco ofte ne ekzistas en la mondo).
Nu, mi ĉi tie korektis kelkajn el la plej stultajn erarojn kaj supozojn el la artikolo, kvankam plejparte tio amuzis min ol ofendi min. Tio montras ke se oni provas fari veran raportaĵon el kelkaj elektitaj blogeroj kiujn mi de tempo al tempo verkas, oni fakte faras tre malveran verkaĵon. Mi neniam pretendis aŭ pretendos ke vi legos ĉion pri Eriketo en mia blogo - vi legos kelkajn mallongajn pensojn kiujn mi ial decidas enretigi. Al vi la elekto legi aŭ ne legi!
la 9-an de Marto 2010
09 Marto 2010, 14:55
Meze de la pasinta februaro mi skribis pri reveno de vintro. Hodiaŭ mi devas skribi pri re-reveno de vintro. La maksimuma temperaturo estas 7,5 gradoj hodiaŭ. Veterprognozistoj asertas, ke morgaŭa temperaturo atingos maksimume nur 5 gradojn. Ege malvarme laŭnorme de mia regiono.
la 8-an de Marto 2010
08 Marto 2010, 14:14
08 Marto 2010, 13:49
preskaŭ rampante,
papilio flirtas for
trans la tegmenton
la 7-an de Marto 2010
07 Marto 2010, 14:05

La intencita senco de jena esprimo en la hispana:
A- "Nunca será tarde para que X"
Esperante:
A'- "Neniam estos malfrue por ke X"
Estas ke:
S1- Sendepende de la tempo kiam okazos la fakto X, tiu fakto ne estos "malfrua fakto".
Tamen, kiam mi pensas ke la tradukaĵon A' mi intencas por internacia publiko; mi ekpensas ke leganto devenanta de alia kulturo kaj tre malsimila gepatra lingvo povus kompreni ion malsaman (kvankam en la praktiko ne multe gravas la diferenco):
S2- Se la fakto X neniam okazas, X estos "malfrua fakto"
Aŭ ekvivalente:
S2'- Se la fakto X okazas en la neniamo, X estos "malfrua fakto"
La tradukado en Esperanton igas min pensi pri pli da sencoj, logike penseblaj/eltireblaj el la esperanta teksto, ol kiam mi foje tradukas Hispane↔Angle
07 Marto 2010, 13:37
jen kolzaj floroj,
trans kiuj ŝvebas granda
kosmostacio
la 6-an de Marto 2010
06 Marto 2010, 16:32
Kiam la tero tremas sub la piedoj – ĉu konkrete, ĉu metafore – oni reagas kaj rezonas surbaze de antaŭaj spertoj kaj lernitaj imagoj.
Kiel ekzemple la 16an de decembro 2008, kiam mia regiono en suda Svedujo estis trafita de tertremo – la plej forta tia dum pli ol 100 jaroj. Laŭ la skalo de Richter la tremo egalis al 4,7.
Sed ĉe ni ja neniam la tero tremas, nek konkrete nek metafore, do kion pensi? “La tero tremas, sed ne povas esti tertremo”, estis la konkludo de multaj. Kio ajn alia – edzo kiu falas suben laŭ la ŝtuparo aŭ giganta kamiono meze de la nokto preter la domo, sed ne tertremo.
Iuj homoj, kie ajn, estas kvazaŭ konstante preparitaj por katastrofoj, kaj tiu psiĥa kondiĉo donas la tonon al iliaj personeco, agoj kaj diroj. Aliaj homoj ŝajnas vivi kun ŝirmiloj ĉe la okuloj kaj pensas ke neniam ajn io malbona povos trafi ilin. Inter tiuj ekstremoj troviĝas la plej multaj homoj.
En iuj landoj, kie oni havas abundan kolektivan sperton pri diversaj katastrofoj, oni tuj scias pri kio temas, kaj eble eĉ estas anticipe preparitaj – mense kaj praktike – kiam la tero tremas. En iuj aliaj landoj oni ne emas kredi tion kion oni spertas, ekzemple ke la grundo skuiĝas – ekster nia kontrolo, ekster demokratie faritaj decidoj. Nur tiel.
06 Marto 2010, 14:51
Ekzistas ne malmultaj hajkoverkantoj en Esperanto. Tamen iliaj komprenoj pri tio, kio estas hajko, estas malsamaj. Unuj verkas hajkojn kun sezoneco, sed aliaj ne. Kelkaj opinias, ke hajko estas simple mallonga poemo kun fiksita formo, sed kelkaj opinias, ke ne. Unu sola komuna kompreno pri esperanta hajko estas tio, ke ĝi konsistas el 5, 7, 5 sume 17 silaboj en tri linioj.
Mi pensas, ke hajko estas poemo en vasta senco. Sed hajko ne estas poemo en la senco, ke ĝi sekvas la tradician okcidentan poemteorion. La esenco de hajko konsistas en ĝia tranĉiteco. Hajko eltranĉas momentan figuron el la mondo.
Mi volas montri ĉi tion per miaj verkoj ĝisnunaj kaj denunaj. Estas ekzamenenda, ĉu mi vere sukcesis montri tion per miaj verkoj. Do kritikantoj estas bezonataj.
06 Marto 2010, 12:23

Biblioteca de Montserrat
La biblioteko kaj la arĥivo de Montserrat estis detruitaj en 1811 pro la franca okupado kaj la napoleona milito. Laŭ rakonto de abato Deàs, en iu kampardomo konata kiel Calsina, oni gardis la librojn savitajn de la incendio de 1811. En la tempo de la vicsekvanta abato, Marcet, oni sucesis restarigi nian plej karan manuskripton, la tiel nomatan Llibre Vermell (Ruĝa Libro). Ĝi saviĝis el la brulado ĉar en tiu tempo la manuskripto ne estis en Montserrat sed ĉe la domo de iu homo en urbo Vic.La manuskripto revenis al ni dank’ al la interveno de pastro Collell dum la 19a jarcento. Aliaj libroj saviĝis pro diversaj kaŭzoj, inter ili ekzemplero de poliglota biblio.
Kune kun la restarigo de la monaĥa vivo en Montserrat en 1844, oni refaris bibliotekon kun kelkaj miloj da piaj libroj. La abato Deás sendis kelkajn monaĥojn studi en Barcelono kaj Jerusalemo kaj komencis krei gravan librokolekton kaj ankaŭ kreis la revuon Revista Montserratina. Sed la vera fortpuŝanto de la biblioteko estis la abato Antoni M. Marcet i Poal, kiu konceptis sian laborprogramon kiel “kulto kaj kulturo”. Per kulto li celis, kompreneble, la liturgion dum per kulturo li ambiciis igi la monaĥejon centro de eklezia kulturo. Por tiu celo li sendis studentmonaĥojn al Barcelono, Romo kaj Jerusalemo.
Tia projekto postulis havi kaj bonan bibliotekon kaj ordigon de la diversaj fakoj: filozofio, teologio, sanktaj skribaĵoj, eklezia historio, patrologio, ktp.
Laŭ abato Deás, la ĉefsalono de la biblioteko estis rekonstruata en 1857, okaze de la vizito de la reĝino Isabel la dua. Tiu ĉambro estis poste remodlita de la arĥitekto Puig i Cadafalch inter 1917 kaj komence de la 1920aj jaroj. Ĉe la enirejo de la biblioteko oni starigis monoliton omaĝe al abato Marcet kun la jena enskribo:
“La biblioteko, plej granda ornamaĵo por benedikta monaĥejo, estis plivastigita ĝis cent kvindek mil libroj pro la sindediĉo de la abato Antoni, kun la deziro ke la monaĥoj povu esplori pri la vero sen bezono de foriro kaj tiel ankaŭ pli bone gardi la monaĥan stabilecon.”
Nuntempe ĝi posedas pli ol tricent mil librojn. En la tempo de Marcet oni bonŝance kalkulis pri la tre efika laboro de bibliotekisto, la pastro Antoni Tobella. Li aĉetis en Germanio kompletajn librokolektojn dum la epoko en kiu la germana monero estis forte devalorigita. La libroj kiuj ne kongruis kun la biblioteko de la monaĥejo estis siavice venditaj por havi plian monon por postaj aĉetadoj. Dum la 20 jarcento la biblioteko riĉiĝis per novaj libroj dank’ al kelkaj heredigoj de privatuloj.
Tiu ĉi blogero estas esperanta traduko de fragmento de la libro Informe confidencial sobre Els monjos de Montserrat*, Hilari Raguer. Eldonejo Base, marto 2009.
* Konfidenca informo pri la monaĥoj de Montserrat
Fonto de la foto:
http://farm3.static.flickr.com/2413/2476028699_a36b9ff542.jpg
la 5-an de Marto 2010
05 Marto 2010, 14:42
printempa koto —
transsalte kaj trapaŝe
hobitoj iras
05 Marto 2010, 11:05
Kiam unue linukso kaj nocio de malfermaj komputilprogramoj aperis multaj diris, ke ĉu eblas tiri (financan) profiton de ili? Komence la respondo de tiu demando ŝajnis esti ne. Tial multaj antaŭdiris, ke se tie ne estos profito tiam kvalite la malfermaj komuptilprogramoj ne kapablos disvolviĝi kaj atingi nivelon akcepteblan. Tio ne estis ĝusta. Hodiaŭ kvankam Vindozo ankoraŭ regas super granda parto de merkato tamen linukso estas trovinta sian lokon en la informadika mondo. Kaj jes la firmaoj Red Hat (prizorganto de la linukso Red Hat) kaj Canonical (prizorganto de linukso Ubuntu) ambaŭ finance profitas. Kompreneble iliaj profitoj tute ne estas komparebla kun tiu de la firmao Microsoft. Sed ja ili profitas. Tio estas ĉar kreantoj de linukso kaj malfermaj komputilprogramoj kuraĝis antaŭmeti novajn modelojn por komercado. Ĉar ili kuraĝis revi pri novaj eblecoj.
Kiel mi bedaŭras, ke esperantistaro ne kapablas fari tion. Temas pri elektronikaj libroj kaj debatoj pri ĝi. Esperantistoj kaj iliaj eldonejoj estas ege malviglaj, nekreemaj kaj neinventemaj. Ili agas nur reakcie kaj uzas iam novajn modelojn tiam kiam ĝi estas jam delonge foruzitaj de aliaj. Tio estas simila rakonto kiel tio de esperantaj muzikaĵoj kaj Vinilkosmo.
Modelo de la plej malsukcesa komerco. Pensu, ke kiom da esperantlingvaj muzikaĵoj oni povas trovi sur iTune. Esperantistoj eĉ ne estas sufiĉe ĝustatempa por uzi novajn eblecojn kiuj aliaj disponigas. Devis pasi granda tempo post alveno de Jutubo kaj ĵus nun iuj filmetoj esperantlingvaj aperas sur ĝi. Eĉ kiam esperantistoj uzas tiujn eblecojn ili ankoraŭ ne kapablas krei ondojn kaj memoreblajn momentojn helpe de tiuj eblecoj.
Estas sama situacio pri FEL kaj ĝiaj elektronikaj libroj. Almenaŭ mi neniam aĉetos elektronikan libron je prezoj kiuj FEL proponas kaj preferas posedi ion tuŝeblan pagante tiom da mono.
Tie,
tie kaj
ĉi-tie estas ligiloj al debatoj pri la afero.
la 4-an de Marto 2010
04 Marto 2010, 21:45
Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:
La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.
Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.
Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.
Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.
Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.
04 Marto 2010, 20:09
Kalle blogis pri la iPhono kaj mi komentis pri ĝiaj stultaj lingvaj limoj. Jen la komento:
Por helpi la tajpadon, la iPhonon havas vortaran helpilon kiu aŭtomate korektas la mistajpojn. Ĉiu klavaro havas sian vortaron, kaj ne eblas elekti alian. Tamen, eblas ŝalti la helpilon. Do, se mi ŝaltas la helpilon, mi povas skribi katalune, tamen pli malrapide ol se mi skribus angle/france/hispane/ktp kun la helpilo, kiu estas ligita al la klavaro.
Solvi tion estus tre facile, nur bezonas krei statistikan lingvan modelon. Mi ja konas multajn homojn kiuj farus tion senpage. Sed pro mensa mallarĝeco, Apple ne permesas nin plibonigi niajn poŝtelefonojn, ĉar en la Applea mondo, Jobs estas dio kiu decidas kio farindas, kaj, kompreneble, tiu malmojosa kataluna lingvo ne meritas esti uzata en tiom luksa kaj bele dizajnita poŝtelefono.
Pro tio, kiam aro da ŝtelistoj atakis min kaj forprenis mian iPhonon, mi ne reaĉetis Appleaĵon. Se mia lingvo ne meritas esti unuaranga en la iPhono, Apple ne meritas mian monon.